Sketches by Boz

Sketches by "Boz," Illustrative of Every-day Life and Every-day People
novelaro
Aŭtoroj
Aŭtoro Charles Dickens
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato februaro 1836
Eldonejo St James's Square
Ĝenro nefikcio
vdr
Titolpaĝo de la dua serio (1836). La ilustraĵo de George Cruikshank portretas du figurojn tre similajn al la aŭtoro kaj lia ilustristo svingantaj flagojn el balono.

Sketches by "Boz," Illustrative of Every-day Life and Every-day People (ofte konata kiel Sketches by Boz) estas kolekto de mallongaj pecoj kiujn Charles Dickens origine publikigis en diversaj gazetoj kaj aliaj periodaĵoj inter 1833 kaj 1836. Ili estis re-eldonitaj en formo de libroj, sub ties nuna titolo, en februaro kaj aŭgusto 1836, kun ilustraĵoj de George Cruikshank. La unua kompleta unuvoluma eldono aperis en 1839. La 56 skeĉoj temas pri scenoj kaj homoj el Londono, kaj la tuta verko estas dividita en kvar sekciojn: nome "Our Parish", "Scenes", "Characters" kaj "Tales" (nia kvartalo, scenoj, roluloj kaj rakontoj, respektive). La materialo de la unuaj tri sekcioj konsistas el nerakontaj plum-portretoj, sed la lasta sekcio enhavas fikciajn historiojn.


Developed by StudentB